La malĝoja fino de Polikarpo Kvaresmo
Ĉi tiu rakonto okazas en Brazilo, en la urbo Rio-de-Ĵanejro, antaŭa ĉefurbo de la lando, dum la regado de la prezidento Floriano Peixoto en la jaro 1891. Tiu diktatoro fariĝis prezidento post la rezigno de la antaŭa prezidento Marŝalo Deodoro da Fonseca, en la sama jaro. En tiu tumulta periodo, kiam okazis histori-gravaj ribeloj, tuj post la proklamo de la respubliko, vivis nia heroo Polikarpo Kvaresmo, kreita de la fama brazila verkisto Lima Barreto. La deziro traduki tiun libron al Esperanto venis el la ĉefa temo de la verko, nome naciismo, kiu forte rilatas al la historio de la internacia lingvo.